| 1 | La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi. | ¶ Or le roi David était vieux, et avancé en âge; et, quoiqu'on le couvrît de vêtements, il ne pouvait se réchauffer. |
| 2 | Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme. | Alors ses serviteurs lui dirent: Qu'on cherche au roi, mon seigneur, une jeune fille vierge qui se tienne devant le roi et qui en ait soin; et qu'elle dorme en ton sein, afin que le roi, mon seigneur, se réchauffe. |
| 3 | Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo. | On chercha donc dans tout le territoire d'Israël une belle jeune fille, et on trouva Abishag, la Sunamite, qu'on amena au roi. |
| 4 | La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin. | Or cette jeune fille était fort belle; et elle avait soin du roi et le servait; mais le roi ne la connut point. |
| 5 | Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li. | ¶ Or Adonija, fils de Hagguith, s'éleva, disant: Je régnerai. Et il se procura des chars et des cavaliers, et cinquante hommes qui couraient devant lui. |
| 6 | Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom. | Mais son père ne voulait point lui donner de chagrin pendant sa vie, ni lui dire: Pourquoi agis-tu ainsi? Lui aussi était fort beau, et sa mère l'avait enfanté après Absalom. |
| 7 | Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan. | Il s'entendit avec Joab, fils de Tséruja, et avec le sacrificateur Abiathar; et ils embrassèrent le parti d'Adonija. |
| 8 | Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija. | Mais le sacrificateur Tsadok, et Bénaja, fils de Jéhojada, et Nathan, le prophète, et Shimeï, et Réi, et les vaillants hommes de David n'étaient point du parti d'Adonija. |
| 9 | Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo. | Et Adonija immola des brebis, des bœufs et des veaux gras, auprès de la pierre de Zohéleth, à côté de la fontaine de Roguel; et il convia tous ses frères, les fils du roi, et tous les hommes de Juda qui étaient au service du roi. |
| 10 | Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis. | Mais il ne convia point Nathan, le prophète, ni Bénaja, ni les vaillants hommes, ni Salomon, son frère. |
| 11 | Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias? | ¶ Alors Nathan parla à Bath-Shéba, mère de Salomon, et lui dit: N'as-tu pas appris qu'Adonija, fils de Hagguith, a été fait roi, sans que David, notre seigneur, le sache? |
| 12 | Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono. | Et maintenant viens, je te prie, et je te donnerai un conseil afin que tu sauves ta vie et la vie de ton fils Salomon. |
| 13 | Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo? | Va te présenter au roi David, et dis-lui: O roi, mon seigneur, n'as-tu pas fait ce serment à ta servante, en disant: Ton fils Salomon régnera après moi, et c'est lui qui sera assis sur mon trône? Pourquoi donc est-ce Adonija qui règne? |
| 14 | Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn. | Et voici, pendant que tu parleras encore là avec le roi, j'entrerai moi-même après toi et j'achèverai ton discours. |
| 15 | Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo. | Bath-Shéba vint donc vers le roi, dans sa chambre. Or le roi était fort vieux, et Abishag, la Sunamite, le servait. |
| 16 | Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi? | Et Bath-Shéba s'inclina et se prosterna devant le roi; et le roi lui dit: Qu'as-tu? |
| 17 | Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono. | Et elle lui répondit: Mon seigneur, tu as juré, par l'Éternel ton Dieu, à ta servante, en disant: Certainement ton fils Salomon régnera après moi, et il s'assiéra sur mon trône. |
| 18 | Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias. | Mais maintenant, voici, c'est Adonija qui est roi, et tu n'en sais rien, ô roi, mon seigneur! |
| 19 | Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. | Il a même immolé des bœufs, des veaux gras et des brebis en grand nombre, et il a convié tous les fils du roi, avec Abiathar, le sacrificateur, et Joab, le chef de l'armée; mais il n'a point invité ton serviteur Salomon. |
| 20 | Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li. | Et pour toi, ô roi, mon seigneur, les yeux de tout Israël sont sur toi, afin que tu leur déclares qui doit s'asseoir sur le trône du roi, mon seigneur, après lui. |
| 21 | Kiam mia sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj. | Or, il arrivera, lorsque le roi, mon seigneur, se sera endormi avec ses pères, que nous serons tenus pour coupables, moi et mon fils Salomon. |
| 22 | Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan. | Et voici, elle parlait encore avec le roi, quand Nathan, le prophète, arriva. |
| 23 | Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere. | Et on l'annonça au roi, en disant: Voici Nathan, le prophète. Et il se présenta devant le roi et se prosterna en terre devant lui sur son visage. |
| 24 | Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono? | Et Nathan dit: O roi, mon seigneur, as-tu dit: Adonija régnera après moi et s'assiéra sur mon trône? |
| 25 | CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija! | Car il est descendu aujourd'hui, et il a immolé des bœufs, des veaux gras et des brebis en grand nombre; et il a convié tous les fils du roi, et les chefs de l'armée et le sacrificateur Abiathar; et voici, ils mangent et boivent devant lui, et ils ont dit: Vive le roi Adonija! |
| 26 | Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. | Mais il n'a convié ni moi, ton serviteur, ni le sacrificateur Tsadok, ni Bénaja, fils de Jéhojada, ni Salomon, ton serviteur. |
| 27 | CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li? | Ceci aurait-il été fait par le roi, mon seigneur, sans que tu eusses fait savoir à tes serviteurs qui doit s'asseoir sur le trône du roi, mon seigneur, après lui? |
| 28 | Tiam la regxo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-SXeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo. | Alors le roi David répondit et dit: Appelez-moi Bath-Shéba; et elle se présenta devant le roi et se tint devant lui. |
| 29 | Kaj la regxo jxuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj, | Alors le roi jura, et dit: L'Éternel, qui a délivré mon âme de toute détresse, est vivant! |
| 30 | kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante:Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataux mi-tiel mi faros hodiaux. | Comme je te l'ai juré par l'Éternel, le Dieu d'Israël, en disant: Certainement ton fils Salomon régnera après moi et s'assiéra sur mon trône à ma place, ainsi ferai-je aujourd'hui. |
| 31 | Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne! | Et Bath-Shéba s'inclina le visage contre terre, et se prosterna devant le roi, et dit: Que le roi David, mon seigneur, vive à jamais! |
| 32 | Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon. | ¶ Puis le roi David dit: Appelez-moi Tsadok, le sacrificateur, et Nathan, le prophète, et Bénaja, fils de Jéhojada. Et ils se présentèrent devant le roi. |
| 33 | Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon. | Et le roi leur dit: Prenez avec vous les serviteurs de votre seigneur, et faites monter mon fils Salomon sur ma mule, et faites-le descendre à Guihon; |
| 34 | Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono! | Et que là Tsadok, le sacrificateur, et Nathan, le prophète, l'oignent roi sur Israël. Ensuite, vous sonnerez de la trompette, et vous direz: Vive le roi Salomon! |
| 35 | Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidigxu sur mia trono; kaj li regxos anstataux mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda. | Et vous monterez après lui, et il viendra, et s'assiéra sur mon trône, et régnera à ma place; car j'ai ordonné qu'il soit conducteur d'Israël et de Juda. |
| 36 | Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj diris:Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la regxo. | Alors Bénaja, fils de Jéhojada, répondit au roi et dit: Amen! Que l'Éternel, le Dieu du roi, mon seigneur, l'ordonne ainsi! |
| 37 | Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David. | Comme l'Éternel a été avec le roi, mon seigneur, qu'il soit de même avec Salomon, et qu'il élève son trône plus que le trône du roi David, mon seigneur! |
| 38 | Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon. | Puis Tsadok, le sacrificateur, descendit avec Nathan, le prophète, et Bénaja, fils de Jéhojada, et les Kéréthiens et les Péléthiens, et ils firent monter Salomon sur la mule du roi David et le menèrent à Guihon. |
| 39 | Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono! | Et Tsadok, le sacrificateur, prit dans le tabernacle la corne d'huile, et oignit Salomon. Puis on sonna de la trompette, et tout le peuple dit: Vive le roi Salomon! |
| 40 | Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj. | Et tout le monde monta après lui; et le peuple jouait de la flûte, et se livrait à une grande joie, et faisait retentir la terre de ses cris. |
| 41 | Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo? | ¶ Or Adonija et tous les conviés qui étaient avec lui entendirent ce bruit, comme ils achevaient de manger. Joab aussi entendit le son de la trompette, et dit: Pourquoi ce bruit de la ville en tumulte? |
| 42 | Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon. | Comme il parlait encore, voici, Jonathan, fils d'Abiathar le sacrificateur, arriva. Et Adonija lui dit: Entre, car tu es un brave; tu apportes de bonnes nouvelles. |
| 43 | Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo; | Mais Jonathan répondit, et dit à Adonija: Au contraire. Le roi David, notre seigneur, a établi roi Salomon. |
| 44 | kaj la regxo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la regxo; | Et le roi a envoyé avec lui Tsadok, le sacrificateur, Nathan, le prophète, Bénaja, fils de Jéhojada, et les Kéréthiens et les Péléthiens; et ils l'ont fait monter sur la mule du roi. |
| 45 | kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis. | Puis Tsadok, le sacrificateur, et Nathan, le prophète, l'ont oint pour roi à Guihon; ils en sont remontés avec joie, et toute la ville s'est émue; c'est là le bruit que vous avez entendu. |
| 46 | Kaj Salomono jam sidigxis sur la regxa trono. | Et Salomon s'est même assis sur le trône royal; |
| 47 | Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian sinjoron, la regxon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo. | Et même les serviteurs du roi sont venus pour bénir le roi David, notre seigneur, en disant: Que Dieu rende le nom de Salomon plus grand que ton nom, et qu'il élève son trône plus que ton trône! Et le roi s'est prosterné sur son lit. |
| 48 | Kaj ankaux tiele diris la regxo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas. | Et voici ce que le roi a dit: Béni soit l'Éternel, le Dieu d'Israël, qui a donné aujourd'hui, pour être assis sur mon trône, un homme que je vois de mes propres yeux! |
| 49 | Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon. | Alors tous les conviés qui étaient avec Adonija, furent dans un grand trouble et se levèrent, et chacun s'en alla de son côté. |
| 50 | Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. | Et Adonija, craignant Salomon, se leva et s'en alla, et saisit les cornes de l'autel. |
| 51 | Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos sian servanton per glavo. | Et on en fit rapport à Salomon, en disant: Voici, Adonija a peur du roi Salomon; et voici, il a saisi les cornes de l'autel, et il a dit: Que le roi Salomon me jure aujourd'hui qu'il ne fera pas mourir son serviteur par l'épée. |
| 52 | Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos. | Alors Salomon dit: S'il se conduit en homme de bien, il ne tombera pas un de ses cheveux à terre; mais s'il se trouve du mal en lui, il mourra. |
| 53 | Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon. | Et le roi Salomon envoya, et le fit ramener de l'autel; et il vint se prosterner devant le roi Salomon. Et Salomon lui dit: Va-t'en dans ta maison. |