1 Reis 17

Kaj Elija, la Tesxebano, el la logxantoj de Gilead, diris al Ahxab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaux kiu mi staras, ne estos en cxi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.

Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:

Foriru de cxi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kasxu vin cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.

Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis cxe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.

Post kelka tempo la torento elsekigxis, cxar ne estis pluvo en la lando.

Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:

Levigxu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke sxi liveradu al vi mangxajxon.

Kaj li levigxis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.

Kaj sxi ekiris, por preni; tiam li vokis al sxi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.

Sed sxi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitajxon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la krucxo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion mangxos kaj mortos.

Kaj Elija diris al sxi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antauxe faru al mi el tio malgrandan bakitajxon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.

CXar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumigxos, kaj la oleo en la krucxo ne mankos, gxis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.

Kaj sxi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj mangxis sxi kaj li kaj sxia domo dum kelka tempo.

La faruno en la vazo ne konsumigxis, kaj la oleo en la krucxo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri.

Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton.

Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian filon?

Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de cxi tiu infano en lian internon.

Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis.

Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas.

Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo estas vera.

Alors Élie, le Thishbite, l'un de ceux qui s'étaient établis en Galaad, dit à Achab: L'Éternel, le Dieu d'Israël, en la présence de qui je me tiens, est vivant! pendant ces années-ci, il n'y aura ni rosée ni pluie, sinon à ma parole.

Et la Parole de l’Éternel lui fut adressée en ces termes:

Va-t'en d'ici, tourne-toi vers l'Orient, et cache-toi au torrent de Kérith, qui est en face du Jourdain.

Tu boiras au torrent, et j'ai commandé aux corbeaux de t'y nourrir.

Il partit donc et fit selon la Parole de l’Éternel; il s'en alla et demeura au torrent de Kérith, qui est en face du Jourdain.

Et les corbeaux lui apportaient du pain et de la viande le matin, du pain et de la viande le soir; et il buvait au torrent.

Mais il arriva qu'au bout de quelque temps le torrent fut à sec, parce qu'il n'y avait pas eu de pluie au pays.

Alors la Parole de l’Éternel lui fut adressée en ces termes:

Lève-toi, va-t'en à Sarepta, qui appartient à Sidon, et demeure là. Voici, j'ai commandé là à une femme veuve de te nourrir.

Il se leva donc et s'en alla à Sarepta; et, comme il arrivait à la porte de la ville, voici, il y avait là une femme veuve qui ramassait du bois; il l'appela et lui dit: Je te prie, prends-moi un peu d'eau dans un vase, et que je boive.

Et elle s'en alla pour en prendre; mais il la rappela et lui dit: Je te prie, prends en ta main une bouchée de pain pour moi.

Mais elle répondit: L'Éternel ton Dieu est vivant! je n'ai pas une galette; je n'ai qu'une poignée de farine dans une cruche, et un peu d'huile dans une fiole; et voici, je ramasse deux bûches, puis je rentrerai et j'apprêterai cela pour moi et pour mon fils; nous le mangerons, et après nous mourrons.

Et Élie lui dit: Ne crains point, rentre, fais comme tu l'as dit; toutefois fais-m'en premièrement une petite galette; tu me l'apporteras dehors, et après tu en feras pour toi et pour ton fils.

Car ainsi a dit l'Éternel, le Dieu d'Israël: La farine qui est dans la cruche ne manquera point, et l'huile qui est dans la fiole ne finira point, jusqu'au jour où l'Éternel enverra de la pluie sur la terre.

Elle s'en alla donc, et fit comme Élie avait dit; et elle en mangea, elle et sa famille, ainsi que lui, pendant longtemps.

La farine de la cruche ne manqua point, et l'huile de la fiole ne finit point, selon la Parole que l'Éternel avait prononcée par Élie.

Après ces choses, il arriva que le fils de la maîtresse de la maison tomba malade; et la maladie s'aggrava tellement qu'il ne resta plus de souffle en lui.

Et elle dit à Élie: Qu'y a-t-il entre moi et toi, homme de Dieu? Es-tu venu chez moi pour renouveler la mémoire de mon iniquité, et pour faire mourir mon fils?

Et il lui dit: Donne-moi ton fils. Et il le prit d'entre ses bras, et le porta dans la chambre haute où il demeurait, et il le coucha sur son lit.

Puis il cria à l'Éternel et dit: Éternel mon Dieu, est-ce que tu affligerais même cette veuve, chez qui je demeure, au point de faire mourir son fils?

Et il s'étendit sur l'enfant, par trois fois; et il cria à l'Éternel, et dit: Éternel mon Dieu, je te prie, que l'âme de cet enfant rentre en lui!

Et l'Éternel exauça la voix d'Élie; et l'âme de l'enfant rentra en lui, et il recouvra la vie.

Alors Élie prit l'enfant, et le descendit de la chambre haute dans la maison, et le donna à sa mère; et il dit: Regarde, ton fils vit.

Et la femme dit à Élie: Je connais maintenant que tu es un homme de Dieu, et que la Parole de l’Éternel qui est dans ta bouche est la vérité.