1 Reis 9

Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj de cxio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,

la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.

Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.

Kaj pri vi, se vi irados antaux Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj gxusteco, farante cxion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn legxojn kaj regulojn:

tiam Mi fortikigos la tronon de via regxado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante:Ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorklinigxos al ili:

tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj cxi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpusxos de antaux Mia vizagxo; kaj Izrael farigxos proverbo kaj moko inter cxiuj popoloj.

Kaj pri cxi tiu domo, kiu estas tre alta, cxiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu lando kaj kun cxi tiu domo?

Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aligxis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili kaj servis al ili-pro tio la Eternulo venigis sur ilin cxi tiun tutan malbonon.

Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la regxan domon

(por kiuj HXiram, la regxo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laux lia tuta deziro), la regxo Salomono tiam donis al HXiram dudek urbojn en la lando Galilea.

Kaj HXiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne placxis al li.

Kaj li diris:Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul gxis la nuna tago.

Kaj HXiram sendis al la regxo cent dudek kikarojn da oro.

Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron.

(Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)

Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon,

kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,

kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, HXetidoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:

iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj gxis la nuna tago.

Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj cxarestroj, kaj liaj rajdistoj.

La nombro de la cxefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.

La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por sxi; tiam li konstruis Milon.

Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis cxe gxi antaux la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.

Kaj sxiparon faris la regxo Salomono en Ecjon-Geber, kiu trovigxas apud Elat, sur la bordo de la Rugxa Maro, en la lando de Edom.

Kaj HXiram sendis en la sxiparo siajn servantojn sxipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.

Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.

Après que Salomon eut achevé de bâtir la maison de l'Éternel, et la maison royale, et tout ce que Salomon prit plaisir à faire,

L'Éternel apparut à Salomon pour la seconde fois, comme il lui était apparu à Gabaon.

Et l'Éternel lui dit: J'ai exaucé ta prière et la supplication que tu m'as présentée; j'ai sanctifié cette maison que tu as bâtie, pour y mettre mon nom à jamais; et mes yeux et mon cœur seront toujours là.

Pour toi, si tu marches devant moi, comme David, ton père, a marché, avec intégrité de cœur et droiture, en faisant tout ce que je t'ai commandé, et si tu gardes mes statuts et mes ordonnances,

Alors j'affermirai le trône de ton royaume sur Israël à jamais, comme j'en ai parlé à David, ton père, en disant: Il ne te manquera point de successeur sur le trône d'Israël.

Mais si vous vous détournez de moi, vous et vos fils, et que vous ne gardiez pas mes commandements et mes statuts que j'ai mis devant vous, et si vous allez et servez d'autres dieux et vous prosternez devant eux;

Je retrancherai Israël de dessus la terre que je lui ai donnée, je rejetterai loin de moi cette maison que j'ai consacrée à mon nom, et Israël sera la fable et la risée de tous les peuples.

Et quant à cette maison, qui aura été haut élevée, quiconque passera près d'elle sera étonné et sifflera; et l'on dira: Pourquoi l'Éternel a-t-il ainsi traité ce pays et cette maison?

Et on répondra: Parce qu'ils ont abandonné l'Éternel leur Dieu, qui avait tiré leurs pères hors du pays d'Égypte, et qu'ils se sont attachés à d'autres dieux; qu'ils se sont prosternés devant eux et les ont servis; c'est pour cela que l'Éternel a fait venir sur eux tous ces maux.

Or au bout des vingt ans pendant lesquels Salomon bâtit les deux maisons, la maison de l'Éternel et la maison royale,

Hiram, roi de Tyr, ayant fourni à Salomon du bois de cèdre, du bois de cyprès et de l'or, autant qu'il en avait voulu, le roi Salomon donna à Hiram vingt villes, au pays de Galilée.

Et Hiram sortit de Tyr pour voir les villes que Salomon lui avait données, mais elles ne lui plurent point;

Et il dit: Quelles villes m'as-tu données, mon frère? Et il les appela le pays de Cabul (comme rien), nom qu'elles ont conservé jusqu'à ce jour.

Hiram avait envoyé au roi cent vingt talents d'or.

Et voici ce qui concerne la corvée que le roi Salomon leva pour bâtir la maison de l'Éternel, et sa maison, et Millo, et la muraille de Jérusalem, et Hatsor, et Méguiddo, et Guézer.

Pharaon, roi d'Égypte, était monté et avait pris Guézer et l'avait brûlée; et il avait tué les Cananéens qui habitaient cette ville; mais il la donna pour dot à sa fille, femme de Salomon.

Salomon bâtit donc Guézer, et Beth-Horon la basse;

Et Baalath, et Thadmor, dans la partie déserte du pays;

Toutes les villes servant de magasins appartenant à Salomon, les villes pour les chars, les villes pour la cavalerie, et tout ce qu'il plut à Salomon de bâtir à Jérusalem, au Liban, et dans tout le pays de sa domination.

Tout le peuple qui était resté des Amoréens, des Héthiens, des Phéréziens, des Héviens et des Jébusiens, qui n'étaient point des enfants d'Israël;

Leurs descendants, qui étaient demeurés après eux au pays et que les enfants d'Israël n'avaient pu vouer à l'interdit, Salomon les leva comme serfs de corvée, ce qu'ils ont été jusqu'à ce jour.

Et d'entre les enfants d'Israël Salomon ne fit point de serf; mais ils furent gens de guerre, et ses officiers, et ses principaux chefs et ses capitaines, et chefs de ses chars et de sa cavalerie.

Quant aux chefs préposés aux travaux de Salomon, ils étaient cinq cent cinquante, ayant autorité sur le peuple qui faisait l'ouvrage.

Mais ce fut quand la fille de Pharaon monta de la cité de David dans sa maison que Salomon lui avait bâtie, qu'il construisit Millo.

Et Salomon offrait, trois fois l'an, des holocaustes et des sacrifices de prospérités sur l'autel qu'il avait construit à l'Éternel, et il offrait des parfums sur celui qui était devant l'Éternel. Et il acheva la maison.

Le roi Salomon équipa aussi une flotte à Etsjon-Guéber, près d'Éloth, sur les bords de la mer Rouge, au pays d'Édom.

Et Hiram envoya de ses serviteurs, gens de mer et qui entendaient la marine, pour être avec les serviteurs de Salomon sur cette flotte.

Et ils allèrent à Ophir et y prirent de l'or, quatre cent vingt talents, et l'apportèrent au roi Salomon.