Gênesis 11
Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis.
Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko.
Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero.
Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari.
Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon.
Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero.
Jen estas la generaciaro de SXem: SXem havis la agxon de cent jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo.
Kaj SXem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li SXelahx.
Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de SXelahx kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj SXelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber.
Kaj SXelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg.
Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu.
Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug.
Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor.
Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx.
Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran.
Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot.
Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la HXaldea.
Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska.
Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.
Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie.
Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.
Or toute la terre avait le même langage et les mêmes mots.
Mais il arriva qu'étant partis du côté de l'Orient, ils trouvèrent une plaine dans le pays de Shinear, et ils y demeurèrent.
Et ils se dirent l'un à l'autre: Allons, faisons des briques, et cuisons-les au feu. Et la brique leur tint lieu de pierre, et le bitume leur tint lieu de mortier.
Et ils dirent: Allons, bâtissons-nous une ville et une tour, dont le sommet soit dans les cieux, et faisons-nous un nom, de peur que nous ne soyons dispersés sur la face de toute la terre.
Et l'Éternel descendit pour voir la ville et la tour qu'avaient bâties les fils des hommes.
Et l'Éternel dit: Voici, c'est un seul peuple, et ils ont tous le même langage, et voilà ce qu'ils commencent à faire; et maintenant rien ne les empêchera d'exécuter tout ce qu'ils ont projeté.
Allons, descendons, et confondons là leur langage, en sorte qu'ils n'entendent point le langage l'un de l'autre.
Et l'Éternel les dispersa de là sur la face de toute la terre, et ils cessèrent de bâtir la ville.
C'est pourquoi son nom fut appelé Babel (confusion); car l'Éternel y confondit le langage de toute la terre, et de là l'Éternel les dispersa sur toute la face de la terre.
Voici les descendants de Sem: Sem, âgé de cent ans, engendra Arpacshad, deux ans après le déluge.
Et Sem, après qu'il eut engendré Arpacshad, vécut cinq cents ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Arpacshad vécut trente-cinq ans, et engendra Shélach.
Et Arpacshad, après qu'il eut engendré Shélach, vécut quatre cent trois ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Shélach vécut trente ans, et engendra Héber.
Et Shélach, après qu'il eut engendré Héber, vécut quatre cent trois ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Héber vécut trente-quatre ans, et engendra Péleg.
Et Héber, après qu'il eut engendré Péleg, vécut quatre cent trente ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Péleg vécut trente ans, et engendra Rehu.
Et Péleg, après qu'il eut engendré Rehu, vécut deux cent neuf ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Rehu vécut trente-deux ans, et engendra Serug.
Et Rehu, après qu'il eut engendré Serug, vécut deux cent sept ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Serug vécut trente ans, et engendra Nachor.
Et Serug, après qu'il eut engendré Nachor, vécut deux cents ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Nachor vécut vingt-neuf ans, et engendra Tharé.
Et Nachor, après qu'il eut engendré Tharé, vécut cent dix-neuf ans; et il engendra des fils et des filles.
Et Tharé vécut soixante et dix ans, et engendra Abram, Nachor et Haran.
Voici les descendants de Tharé: Tharé engendra Abram, Nachor et Haran; et Haran engendra Lot.
Et Haran mourut en présence de Tharé son père, au pays de sa naissance, à Ur des Caldéens.
Et Abram et Nachor prirent des femmes. Le nom de la femme d'Abram était Saraï, et le nom de la femme de Nachor, Milca, fille de Haran, père de Milca et père de Jisca.
Mais Saraï était stérile; elle n'avait point d'enfant.
Et Tharé prit Abram son fils, et Lot fils de Haran, son petit-fils, et Saraï sa belle-fille, femme d'Abram son fils, et ils sortirent ensemble d'Ur des Caldéens, pour aller au pays de Canaan. Et ils vinrent jusqu'à Charan, et ils y demeurèrent.
Et les jours de Tharé furent de deux cent cinq ans; puis Tharé mourut à Charan.