Gênesis 14
Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de SXinar, Arjohx, regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim;
ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj Birsxa, regxo de Gomora, SXinab, regxo de Adma, kaj SXemeber, regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar.
CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.
Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis.
Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim,
kaj la HXoridojn sur ilia monto Seir gxis El-Paran, kiu estas cxe la dezerto.
Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar.
Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim,
kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de SXinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin.
Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton.
Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan mangxeblajxon, kaj foriris.
Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris.
Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.
Kaj Abram auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis gxis Dan.
Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis HXoba, kiu estas maldekstre de Damasko.
Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.
Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la valon SXave, kiu estas Valo de la Regxo.
Kaj Melkicedek, regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra.
Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;
kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio.
Kaj la regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.
Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero,
ke ecx fadenon aux rimenon de sxuo mi ne prenos el cxio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi ricxigis Abramon;
escepto estos nur tio, kion mangxis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Esxkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.
Or, il arriva, au temps d'Amraphel, roi de Shinear, d'Arjoc, roi d'Ellasar, de Kedor-Loamer, roi d'Élam, et de Tideal, roi des nations,
Qu'ils firent la guerre à Béra, roi de Sodome, à Birsha, roi de Gomorrhe, à Shineab, roi d'Adma, à Shéméber, roi de Tseboïm, et au roi de Béla, qui est Tsoar.
Tous ceux-ci se rassemblèrent dans la vallée de Siddim, qui est la mer salée.
Douze ans ils avaient été assujettis à Kedor-Laomer; mais la treizième année, ils se révoltèrent.
Et la quatorzième année, Kedor-Laomer et les rois qui étaient avec lui, vinrent et battirent les Rephaïm à Ashteroth-Karnaïm, les Zuzim à Ham, les Emim dans la plaine de Kirjathaïm,
Et les Horiens dans leur montagne de Séir, jusqu'à El-Paran, qui est près du désert.
Puis ils retournèrent et vinrent à la Fontaine du Jugement, qui est Kadès, et battirent tout le pays des Amalécites, et aussi les Amoréens, qui habitaient à Hatsatson-Thamar.
Alors le roi de Sodome, le roi de Gomorrhe, le roi d'Adma, le roi de Tseboïm, et le roi de Béla, qui est Tsoar, sortirent, et rangèrent leurs troupes en bataille contre eux dans la vallée de Siddim,
Contre Kedor-Laomer, roi d'Élam, Tideal, roi des nations, Amraphel, roi de Shinear, et Arjoc, roi d'Ellasar; quatre rois contre cinq.
Or, il y avait dans la vallée de Siddim beaucoup de puits de bitume. Et le roi de Sodome et celui de Gomorrhe s'enfuirent, et y tombèrent; et ceux qui échappèrent, s'enfuirent vers la montagne.
Alors ils prirent toutes les richesses de Sodome et de Gomorrhe et tous leurs vivres, et s'en allèrent.
Ils prirent aussi Lot, fils du frère d'Abram, qui demeurait dans Sodome, et tout son bien, et ils s'en allèrent.
Et un fugitif vint l'annoncer à Abram, l'Hébreu. Or il demeurait aux chênes de Mamré l'Amoréen, frère d'Eshcol, et frère d'Aner, qui avaient fait alliance avec Abram.
Et quand Abram eut appris que son frère avait été fait prisonnier, il arma trois cent dix-huit de ses fidèles, nés dans sa maison, et poursuivit ces rois jusqu'à Dan.
Puis, ayant partagé ses troupes, il se jeta sur eux de nuit, lui et ses serviteurs; et il les battit, et les poursuivit jusqu'à Hoba, qui est à gauche de Damas.
Et il ramena toutes les richesses qu'on avait prises; il ramena aussi Lot son frère, ses biens et les femmes aussi, et le peuple.
Et le roi de Sodome sortit au-devant de lui, après qu'il fut revenu de battre Kedor-Laomer et les rois qui étaient avec lui, dans la vallée de la Plaine, qui est la vallée du Roi.
Et Melchisédec, roi de Salem, fit apporter du pain et du vin. Or, il était sacrificateur du Dieu Très-Haut.
Et il bénit Abram, et dit: Béni soit Abram par le Dieu Très-Haut, fondateur des cieux et de la terre!
Et béni soit le Dieu Très-Haut, qui a livré tes ennemis entre tes mains! Et Abram lui donna la dîme de tout.
Et le roi de Sodome dit à Abram: Donne-moi les personnes, et prends les richesses pour toi.
Et Abram dit au roi de Sodome: Je lève ma main vers l'Éternel, le Dieu Très-Haut, fondateur des cieux et de la terre,
Que je ne prendrai pas même un fil ou une courroie de soulier, rien qui t'appartienne, en sorte que tu ne dises pas: C'est moi qui ai enrichi Abram.
Rien pour moi! Seulement ce que les jeunes gens ont mangé, et la part des hommes qui sont venus avec moi, Aner, Eshcol et Mamré: pour eux, qu'ils prennent leur part.