Gênesis 27
Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;
prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj cxasu por mi cxasajxon;
kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.
Sed Rebeka auxdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por cxasi cxasajxon kaj alporti.
Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:
Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto.
Kaj nun, mia filo, auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi:
iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas;
kaj vi alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux sia morto.
Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;
eble mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.
Kaj lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur auxskultu mian vocxon kaj iru, alportu al mi.
Kaj li iris kaj prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris bongustan mangxajxon, kian amis lia patro.
Kaj Rebeka prenis la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob;
kaj per la feloj de la kapridoj sxi vestis liajn manojn kaj la glatajxon de lia kolo.
Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon kaj la panon, kiujn sxi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?
Kaj Jakob diris al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon, por ke via animo min benu.
Kaj Isaak diris al sia filo: Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: CXar la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
Kaj Isaak diris al Jakob: Alproksimigxu, kaj mi vin palpos, mia filo, cxu tio estas vi, mia filo Esav, aux ne.
Kaj Jakob alproksimigxis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
Kaj li ne rekonis lin, cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.
Kaj li diris: CXu tio estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.
Kaj li diris: Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.
Kaj lia patro Isaak diris al li: Alproksimigxu kaj kisu min, mia filo.
Kaj li alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj vestoj, kaj li benis lin, kaj diris: Vidu, la odoro de mia filo Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;
Dio donu al vi roson cxielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto.
Popoloj vin servu, Kaj gentoj klinigxu antaux vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.
Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaux Jakob eliris de antaux sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia cxasado.
Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu.
Kaj lia patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas via unuenaskita filo Esav.
Tiam Isaak ektremis per tre granda tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj mi benis lin? kaj li restos ja benita!
Kiam Esav auxdis la vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolcxa krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaux min, ho mia patro!
Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.
Kaj li diris: GXuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: CXu vi ne rezervis por mi benon?
Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion do mi faros por vi, mia filo?
Kaj Esav diris al sia patro: CXu gxi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaux min, ho mia patro! Kaj Esav ekploris per lauxta vocxo.
Kaj lia patro Isaak respondis kaj diris al li: Jen la graso de la tero estu en via loko de logxado Kaj la cxiela roso de supre;
Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos; Sed kiam vi kontrauxbatalos, Vi dejxetos lian jugon de via kolo.
Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;
tial nun, mia filo, auxskultu mian vocxon; kaj levigxu, forkuru al mia frato Laban en HXaran;
kaj logxu cxe li kelkan tempon, gxis kvietigxos la furiozo de via frato;
gxis la kolero de via frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li. Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux en unu tago?
Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la HXetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj HXetidinoj, el la filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
Et il arriva, quand Isaac fut devenu vieux et que ses yeux furent trop faibles pour voir, qu'il appela Ésaü, son fils aîné, et lui dit: Mon fils! et il lui répondit: Me voici!
Et il dit: Voici je suis vieux, et je ne sais point le jour de ma mort.
Maintenant donc, prends, je te prie, tes armes, ton carquois et ton arc, et va-t'en aux champs, et prends-moi du gibier.
Et apprête-moi un mets appétissant, comme je les aime; et apporte-le-moi, que je le mange, afin que mon âme te bénisse avant que je meure.
Or, Rébecca écoutait, pendant qu'Isaac parlait à Ésaü, son fils. Ésaü s'en alla donc aux champs pour prendre du gibier et l'apporter.
Et Rébecca parla à Jacob, son fils, et lui dit: Voici, j'ai entendu ton père, qui parlait à Ésaü, ton frère, et lui disait:
Apporte-moi du gibier, et apprête-moi un mets appétissant, que je le mange, et que je te bénisse devant l'Éternel, avant de mourir.
Maintenant donc, mon fils, obéis à ma voix, pour ce que je vais te commander.
Va me prendre au troupeau deux bons chevreaux, et j'en apprêterai pour ton père un mets appétissant, comme il les aime.
Et tu le porteras à ton père, pour qu'il le mange, afin qu'il te bénisse avant sa mort.
Et Jacob répondit à Rébecca sa mère: Voici, Ésaü, mon frère, est velu, et je ne le suis pas.
Peut-être que mon père me tâtera, et il me regardera comme un trompeur, et j'attirerai sur moi la malédiction, et non la bénédiction.
Et sa mère lui dit: Que ta malédiction soit sur moi, mon fils; obéis seulement à ma voix, et va me chercher ces chevreaux.
Il alla donc les chercher et les apporta à sa mère, et sa mère en apprêta un mets appétissant, comme son père les aimait.
Puis Rébecca prit les plus riches habits d'Ésaü, son fils aîné, qu'elle avait auprès d'elle dans la maison, et elle en revêtit Jacob, son fils cadet.
Et elle couvrit des peaux de chevreaux ses mains et son cou, qui était sans poil.
Ensuite elle mit le mets appétissant et le pain qu'elle avait apprêtés, dans la main de Jacob, son fils.
Et il vint vers son père, et dit: Mon père! Et il répondit: Me voici; qui es-tu, mon fils?
Et Jacob dit à son père: Je suis Ésaü, ton fils aîné; j'ai fait ce que tu m'as commandé. Lève-toi, je te prie, assieds-toi, et mange de ma chasse, afin que ton âme me bénisse.
Et Isaac dit à son fils: Comment donc en as-tu trouvé si tôt mon fils? Et il dit: C'est que l'Éternel ton Dieu me l'a fait rencontrer.
Et Isaac dit à Jacob: Approche, que je te tâte, mon fils, pour savoir si tu es mon fils Ésaü, ou non.
Jacob s'approcha donc d'Isaac, son père, qui le tâta, et dit: La voix est la voix de Jacob; mais les mains sont les mains d'Ésaü.
Il ne le reconnut pas; car ses mains étaient velues, comme les mains d'Ésaü, son frère; et il le bénit.
Et il dit: C'est toi qui es mon fils Ésaü? Et il répondit: C'est moi.
Alors il dit: Sers-moi, que je mange de la chasse de mon fils, pour que mon âme te bénisse. Et il le servit, et il mangea. Il lui apporta aussi du vin, et il but.
Puis Isaac, son père, lui dit: Approche, et baise-moi, mon fils.
Et il s'approcha, et le baisa. Et Isaac sentit l'odeur de ses habits, et il le bénit, et dit: Voici, l'odeur de mon fils est comme l'odeur d'un champ que l'Éternel a béni.
Que Dieu te donne de la rosée des cieux et de la graisse de la terre, et une abondance de froment et de moût!
Que des peuples te servent, et que des nations se prosternent devant toi! Sois le maître de tes frères, et que les fils de ta mère se prosternent devant toi! Quiconque te maudira, soit maudit, et quiconque te bénira, soit béni!
Et il arriva, aussitôt qu'Isaac eut achevé de bénir Jacob, et comme Jacob était à peine sorti de devant Isaac, son père, qu'Ésaü, son frère, revint de la chasse.
Il apprêta, lui aussi, un mets appétissant, et l'apporta à son père, et il lui dit: Que mon père se lève, et mange de la chasse de son fils, afin que ton âme me bénisse.
Et Isaac, son père, lui dit: Qui es-tu? Et il dit: Je suis ton fils, ton premier-né, Ésaü.
Et Isaac fut saisi d'une émotion extraordinaire; et il dit: Qui est donc celui qui a pris du gibier, et m'en a apporté? et j'ai mangé de tout, avant que tu vinsses, et je l'ai béni, et aussi sera-t-il béni.
Dès qu'Ésaü eut entendu les paroles de son père, il jeta un cri très grand et très amer. Et il dit à son père: Bénis-moi, moi aussi, mon père!
Mais il dit: Ton frère est venu avec ruse, et il a pris ta bénédiction.
Et Ésaü dit: Est-ce parce qu'on l'a appelé Jacob, qu'il m'a déjà supplanté deux fois? Il a pris mon droit d'aînesse, et voici, maintenant il a pris ma bénédiction. Ensuite il dit: N'as-tu point réservé de bénédiction pour moi?
Et Isaac répondit et dit à Ésaü: Voici, je l'ai établi ton maître et je lui ai donné tous ses frères pour serviteurs; et je l'ai pourvu de froment et de moût. Et que ferais-je donc pour toi, mon fils?
Et Ésaü dit à son père: N'as-tu que cette bénédiction, mon père? bénis-moi, moi aussi, mon père! Et Ésaü éleva la voix, et pleura.
Et Isaac son père répondit, et lui dit: Voici, ta demeure sera de la graisse de la terre, de la rosée des cieux d'en haut.
Et tu vivras de ton épée, et tu serviras ton frère; mais il arrivera, comme tu seras errant, que tu briseras son joug de dessus ton cou.
Et Ésaü prit Jacob en aversion à cause de la bénédiction que son père lui avait donnée; et Ésaü dit en son cœur: Les jours du deuil de mon père approchent; et je tuerai Jacob, mon frère.
Et l'on rapporta à Rébecca les paroles d'Ésaü, son fils aîné; et elle envoya appeler Jacob, son second fils, et lui dit: Voici, Ésaü ton frère va se venger de toi en te tuant.
Maintenant donc, mon fils, obéis à ma voix: lève-toi, enfuis-toi vers Laban, mon frère, à Charan.
Et tu demeureras avec lui quelque temps, jusqu'à ce que la fureur de ton frère soit passée,
Jusqu'à ce que la colère de ton frère se détourne de toi, et qu'il ait oublié ce que tu lui as fait. Alors je t'enverrai chercher de là. Pourquoi serais-je privée de vous deux en un même jour?
Et Rébecca dit à Isaac: Je suis dégoûtée de la vie, à cause des filles de Heth. Si Jacob prend parmi les filles de Heth, parmi les filles du pays, une femme comme celles-là, à quoi me sert la vie?