Gênesis 28
Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
Levigxu, iru Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de via patrino.
Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.
Kaj Li donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio donis al Abraham.
Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:
tiam Esav vidis, ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj.
Kaj Jakob eliris el Beer-SXeba kaj iris en la direkto al HXaran.
Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, cxar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la sxtonoj de tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko.
Kaj li songxis: jen sxtuparo staras sur la tero, kaj gxia supro atingas la cxielon, kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi supren kaj malsupren.
Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al via idaro.
Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.
Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
Kaj Jakob vekigxis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en cxi tiu loko, kaj mi ne sciis.
Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas cxi tiu loko! gxi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo.
Kaj Jakob levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj versxis oleon sur gxian supron.
Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.
Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi,
kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:
tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.
Alors Isaac appela Jacob, et le bénit, et lui commanda et lui dit: Tu ne prendras point une femme parmi les filles de Canaan.
Lève-toi, va à Paddan-Aram, à la maison de Béthuël, père de ta mère, et prends-toi une femme de là, parmi les filles de Laban, frère de ta mère.
Et que le Dieu Tout-Puissant te bénisse, te fasse croître, et te multiplie, et que tu deviennes une assemblée de peuples!
Et qu'il te donne la bénédiction d'Abraham, à toi et à ta postérité avec toi, afin que tu possèdes le pays où tu as séjourné, que Dieu a donné à Abraham!
Puis Isaac fit partir Jacob, qui s'en alla à Paddan-Aram, vers Laban, fils de Béthuël, l'Araméen, frère de Rébecca, mère de Jacob et d'Ésaü.
Et Ésaü vit qu'Isaac avait béni Jacob, et l'avait envoyé à Paddan-Aram pour y prendre une femme, en le bénissant, et qu'il lui avait commandé, et dit: Tu ne prendras point une femme parmi les filles de Canaan;
Et que Jacob avait obéi à son père et à sa mère, et s'en était allé à Paddan-Aram.
Ésaü, voyant donc que les filles de Canaan déplaisaient à Isaac, son père,
S'en alla vers Ismaël, et prit pour femme (outre les femmes qu'il avait) Mahalath, fille d'Ismaël, fils d'Abraham, sœur de Nébajoth.
Mais Jacob partit de Béer-Shéba, et s'en alla à Charan.
Et il arriva en un lieu où il passa la nuit, parce que le soleil était couché. Il prit donc une des pierres du lieu, en fit son chevet, et se coucha en ce lieu-là.
Alors il eut un songe; et voici, une échelle était dressée sur la terre, et son sommet touchait aux cieux; et voici les anges de Dieu montaient et descendaient par elle.
Et voici, l'Éternel se tenait au-dessus d'elle, et il dit: Je suis l'Éternel, le Dieu d'Abraham, ton père, et le Dieu d'Isaac; la terre sur laquelle tu es couché, je la donnerai à toi et à ta postérité.
Et ta postérité sera comme la poussière de la terre; et tu te répandras à l'Occident et à l'Orient, au Nord et au Midi; et toutes les familles de la terre seront bénies en toi et en ta postérité.
Et voici, je suis avec toi, et je te garderai partout où tu iras; et je te ramènerai en ce pays; car je ne t'abandonnerai point, que je n'aie fait ce que je t'ai dit.
Et Jacob s'éveilla de son sommeil, et dit: Certainement, l'Éternel est en ce lieu-ci, et je n'en savais rien!
Et il eut peur, et dit: Que ce lieu est redoutable! C'est ici la maison de Dieu, et c'est ici la porte des cieux!
Et Jacob se leva de bon matin, et prit la pierre dont il avait fait son chevet, et la dressa en monument, et il versa de l'huile sur son sommet.
Et il appela ce lieu-là Béthel (maison de Dieu), tandis qu'auparavant la ville s'appelait Luz.
Et Jacob fit un vœu, en disant: Si Dieu est avec moi, et me garde dans ce voyage que je fais, et me donne du pain pour manger, et des habits pour me vêtir,
Et que je retourne en paix à la maison de mon père, l'Éternel sera mon Dieu;
Et cette pierre, que j'ai dressée en monument, sera la maison de Dieu; et tout ce que tu m'accorderas, je t'en donnerai fidèlement la dîme.