Levítico 11

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili:

Diru al la Izraelidoj jene:Tio estas la bestoj, kiujn vi povas mangxi el cxiuj brutoj, kiuj estas sur la tero:

cxiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, vi povas mangxi.

Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn:la kamelon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

kaj la hirakon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

kaj la leporon, cxar gxi remacxas macxitajxon, sed disfenditajn hufojn gxi ne havas, malpura gxi estas por vi;

kaj la porkon, cxar gxi havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon sur la hufoj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi.

Ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn ne tusxu, malpuraj ili estas por vi.

Jenajn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas mangxi.

Sed cxiuj, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el cxio, kio movigxas en la akvo, kaj el cxiuj estajxoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindajxo por vi;

kaj ili estu abomenindajxo por vi, ilian viandon ne mangxu kaj iliajn kadavrojn abomenu.

CXio en la akvo, kio ne havas nagxilojn kaj skvamojn, estas abomenindajxo por vi.

Kaj cxi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu mangxataj, ili estas abomenindajxoj:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon

kaj la milvon kaj la falkon kun gxia speco,

cxiun korvon kun gxia speco,

kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun gxia speco

kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison

kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron

kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon kaj la vesperton.

CXio movigxanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindajxo por vi.

Nur tiujn vi povas mangxi el cxiuj movigxantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede:tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero.

La jenajn el ili vi povas mangxi:la akridon kun gxia speco kaj la cikadon kun gxia speco kaj la grilon kun gxia speco kaj la lokuston kun gxia speco.

Sed cxiu alia movigxanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindajxo por vi.

Kaj per la jenaj vi farigxos malpuraj; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero;

kaj cxiu, kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:

cxiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distrancxan sulkon kaj ne remacxas macxitajxon, estas malpura por vi; cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura.

Kaj el cxiuj bestoj kvarpiedaj cxiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; cxiu, kiu ektusxos ilian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

Kaj kiu portos kadavrajxon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero:malpuraj ili estas por vi.

Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampajxoj, kiuj rampas sur la tero:la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun gxia speco

kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la hxameleono.

Tiuj estas la malpuraj por vi inter cxiuj rampajxoj; cxiu, kiu ektusxos ilin post ilia morto, estos malpura gxis la vespero.

Kaj cxio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; cxu gxi estos ia ligna vazo, cxu vesto, cxu felo, cxu sako, cxu ia ilo, per kiu oni faras laboron-oni metu gxin en akvon, kaj gxi estos malpura gxis la vespero, kaj tiam gxi farigxos pura.

Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam cxio, kio estas interne, farigxos malpura; kaj la vazon rompu.

CXiu mangxajxo, kiun oni mangxas, se sxprucos sur gxin tia akvo, farigxos malpura; kaj cxiu trinkajxo, kiun oni trinkas, en tia vazo farigxos malpura.

Kaj cxio, sur kion falos io el ilia kadavrajxo, farigxos malpura; se gxi estos forno aux kaldrono, oni gxin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi.

Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektusxos ilian kadavrajxon, farigxos malpura.

Kaj se io el ilia kadavrajxo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, gxi restos pura.

Sed se estos versxita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavrajxo falos sur gxin, tiam gxi estos malpura por vi.

Kaj se mortos ia bruto el tiuj, kiujn vi uzas por mangxi, tiam tiu, kiu ektusxos gxian kadavron, estos malpura gxis la vespero.

Kaj tiu, kiu mangxos ion el gxia kadavrajxo, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero; kaj tiu, kiu portos gxian kadavron, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura gxis la vespero.

CXia rampajxo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindajxo, gxi ne estu mangxata.

CXio, kio rampas sur la ventro, kaj cxio, kio iras sur kvar piedoj aux sur pli da piedoj, sed estas rampajxo, kiu rampas sur la tero-ilin ne mangxu, cxar ili estas abomenindajxo.

Ne abomenindigu viajn animojn per iaj bestoj rampantaj, kaj ne malpurigxu per ili, farante vin mem malpuraj.

CXar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, cxar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampajxo, kiu rampas sur la tero.

CXar Mi estas la Eternulo, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por esti Dio por vi; estu do sanktaj, cxar Mi estas sankta.

Tio estas la legxo pri la brutoj kaj pri la birdoj, kaj pri cxiuj bestoj, movigxantaj en la akvo, kaj pri cxiuj bestoj, kiuj rampas sur la tero,

por fari diferencon inter la malpurajxo kaj purajxo, kaj inter la bestoj, kiujn oni povas mangxi, kaj la bestoj, kiujn oni devas ne mangxi.

L'Éternel parla à Moïse et à Aaron, en leur disant:

Parlez aux enfants d'Israël, et dites: Voici les animaux que vous mangerez, d'entre toutes les bêtes qui sont sur la terre:

Vous mangerez parmi le bétail tout ce qui a l'ongle divisé et le pied fourché, et qui rumine;

Mais vous ne mangerez point d'entre celles qui ruminent, et d'entre celles qui ont l'ongle divisé: le chameau, car il rumine, mais il n'a point l'ongle divisé; il vous sera souillé;

Le lapin, car il rumine, mais il n'a point l'ongle divisé; il vous sera souillé;

Le lièvre, car il rumine, mais il n'a point l'ongle divisé; il vous sera souillé;

Le porc, car il a l'ongle divisé et le pied fourché, mais il ne rumine pas; il vous sera souillé;

Vous ne mangerez point de leur chair, vous ne toucherez point leur cadavre; ils vous seront souillés.

Voici ce que vous mangerez de tout ce qui est dans les eaux: Vous mangerez tout ce qui a des nageoires et des écailles, dans les eaux, dans les mers, et dans les rivières;

Mais tout ce qui n'a point de nageoires ni d'écailles, dans les mers et dans les rivières, parmi tout ce qui fourmille dans les eaux, et parmi tout être vivant dans les eaux, vous sera en abomination.

Ils vous seront en abomination; vous ne mangerez point de leur chair, et vous tiendrez pour abominable leur cadavre.

Tout ce qui n'a pas de nageoires et d'écailles dans les eaux, vous sera en abomination.

Et voici parmi les oiseaux ceux que vous tiendrez pour abominables; on ne les mangera pas, c'est une abomination: l'aigle, l'orfraie, et le vautour;

Le milan et le faucon, selon leur espèce;

Toute espèce de corbeau;

Le chat-huant, le coucou, la mouette, l'épervier et ce qui est de son espèce;

La chouette, le plongeon, et le hibou;

Le cygne, le pélican, le cormoran;

La cigogne, le héron, et ce qui est de son espèce; la huppe et la chauve-souris.

Tout reptile qui vole et qui marche sur quatre pieds vous sera en abomination.

Mais de tout reptile qui vole et qui marche sur quatre pieds, vous mangerez ceux qui ont des jambes au-dessus de leurs pieds, pour sauter sur la terre.

Voici ceux que vous mangerez: la sauterelle selon son espèce, le solam selon son espèce, le hargol selon son espèce, et le hagab selon son espèce.

Tout autre reptile qui vole et qui a quatre pieds, vous sera en abomination.

Vous serez souillés à cause d'eux; quiconque touchera leur cadavre, sera souillé jusqu'au soir.

Et quiconque portera leur corps mort, lavera ses vêtements, et sera souillé jusqu'au soir.

Toute bête qui a l'ongle divisé, et qui n'a point le pied fourché, et ne rumine pas, vous sera souillée; quiconque la touchera, sera souillé.

Et tout ce qui marche sur ses pattes, entre tous les animaux qui marchent sur quatre pieds, vous sera souillé; quiconque en touchera le corps mort, sera souillé jusqu'au soir.

Et quiconque portera leur corps mort, lavera ses vêtements, et sera souillé jusqu'au soir; ces animaux vous seront souillés.

Et voici ce qui sera souillé pour vous parmi les animaux qui rampent sur la terre: la taupe, la souris et le lézard, selon leur espèce,

La musaraigne, la grenouille, la tortue, la limace et le caméléon.

Ceux-là sont souillés pour vous entre tous les reptiles; quiconque les touchera morts, sera souillé jusqu'au soir.

Tout objet sur lequel il en tombera quand ils seront morts, sera souillé, ustensile de bois, vêtement, peau, sac, tout objet dont on fait usage; il sera mis dans l'eau, et sera souillé jusqu'au soir, puis il sera pur.

Et s'il en tombe quelque chose dans un vase de terre, tout ce qui se trouvera dedans sera souillé, et vous briserez le vase.

Tout aliment qu'on mange, sur lequel il sera tombé de cette eau, sera souillé; et tout breuvage qu'on boit, dans quelque vase que ce soit, en sera souillé.

Tout objet sur lequel tombera quelque chose de leur corps mort, sera souillé; le four et le foyer seront détruits; ils sont souillés, et ils vous seront souillés.

Toutefois une source ou une citerne, formant amas d'eau, seront pures; mais qui touchera leur corps mort sera souillé.

Et s'il tombe quelque chose de leur corps mort sur quelque semence que l'on sème, elle sera pure.

Mais si l'on a mis de l'eau sur la semence, et qu'il y tombe quelque chose de leur corps mort, elle vous sera souillée.

Et quand une des bêtes qui vous sert de nourriture mourra, celui qui en touchera le cadavre, sera souillé jusqu'au soir.

Celui qui mangera de son corps mort lavera ses vêtements, et sera souillé jusqu'au soir; et celui qui portera son corps mort, lavera ses vêtements, et sera souillé jusqu'au soir.

Tout reptile qui rampe sur la terre est une abomination; on n'en mangera point.

Vous ne mangerez point, parmi les reptiles qui rampent sur la terre, ceux qui marchent sur le ventre, ni ceux qui marchent sur quatre pieds, ou sur un grand nombre de pieds; car ils sont une abomination.

Ne rendez point vos personnes abominables par aucun reptile qui rampe, ne vous rendez point impurs par eux, ne vous souillez point par eux.

Car je suis l'Éternel, votre Dieu; vous vous sanctifierez, et vous serez saints; car je suis saint. Et vous ne souillerez point vos personnes par aucun de ces reptiles qui rampent sur la terre.

Car je suis l'Éternel, qui vous ai fait monter du pays d'Égypte, pour être votre Dieu; vous serez saints, car je suis saint.

Telle est la loi touchant le bétail, les oiseaux, tout être vivant qui se meut dans les eaux, et pour tout être qui rampe sur la terre,

Afin de discerner entre ce qui est souillé et ce qui est pur, entre l'animal qui se mange et celui qui ne se mange pas.