Publicidade

Dificuldades

Por Bíblia Online

As dificuldades são parte da vida, mas Deus é refúgio certo em todo tempo de angústia. A Bíblia promete que nenhuma adversidade pode separar os filhos de Deus do seu amor.

Deus é refúgio

Deus é nosso refúgio e fortaleza, socorro bem presente nas angústias. Nada poderá nos separar do amor de Cristo.

1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.

2 Mi diras al la Eternulo:Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.

8 Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.

9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.

9 Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

4 Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.

29 Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?36 Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.37 Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.38 Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,39 nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

Provisão nas dificuldades

O Senhor provê mesmo nos tempos mais difíceis. Ele sustentou Elias, protegeu Israel e cuida dos seus com fidelidade eterna.

16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

39 Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.40 Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.

18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

3 Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,

4 Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.

6 Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.

2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.

Força nas provas

Em tudo somos atribulados, mas não esmagados. O Senhor é bom e é fortaleza no dia da angústia — Ele conhce os seus.

8 ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;

7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.9 Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.10 Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.

21 Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.

26 Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno.27 Kaj la homoj miregis, dirante:Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?

30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?31 Tial ne zorgu, dirante:Kion ni manĝu? aŭ:Kion ni trinku? aŭ:Kion ni surmetu?

6 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.

19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_11-41-06-