Temor dos homens
O temor dos homens é uma armadilha que paralisa a fé. A Bíblia nos convida a trocar o medo humano pela confiança em Deus, que é nosso refúgio e escudo.
Não temas os homens
Deus é a nossa luz e salvação — de quem teremos medo? A Escritura nos encoraja a não temer aqueles que podem destruir o corpo, mas não a alma.
La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,
Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
Se elpaŝos kontraŭ min armeo,
Mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon.
Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.
Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu.
Confiança em Deus acima do medo
Quando tememos a Deus, o medo dos homens perde o poder. O Senhor está conosco, e se Ele é por nós, quem será contra nós?
En la tago, kiam mi timas,
Mi fidas Vin.
Dion, kies vorton mi gloras,
Tiun Dion mi fidas; mi ne timas:
Kion karno faros al mi?
La Eternulo estas kun mi, mi ne timas;
Kion faros al mi homo?
Tial ni kuraĝas diri:
La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos;
Kion faros al mi homo?
Ne timu ilin; ĉar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema.