12 Takž opět činili synové Izraelští to, což jest zlého před očima Hospodinovýma. I zsilil Hospodin Eglona, krále Moábského, proti Izraelovi, proto že činili zlé věci před očima Hospodinovýma.
13 Nebo shromáždil k sobě syny Ammonovy a Amalechovy, a vytáh, porazil Izraele, a opanovali město palmové.
14 I sloužili synové Izraelští Eglonovi králi Moábskému osmnácte let.
15 Potom volali synové Izraelští k Hospodinu. I vzbudil jim Hospodin vysvoboditele Ahoda, syna Gery Beniaminského, muže rukou pravou nevládnoucího. I poslali synové Izraelští po něm dar Eglonovi králi Moábskému.
16 (Připravil pak sobě Ahod meč na obě straně ostrý, lokte zdélí, a připásal jej sobě pod šaty svými po pravé straně.)
17 I přinesl dar Eglonovi králi Moábskému. Eglon pak byl člověk velmi tlustý.
18 A když dodal daru, propustil lid, kterýž byl přinesl dar.
19 Sám pak vrátiv se od lomů blízko Galgala, řekl: Tajnou věc mám k tobě, ó králi. I řekl král: Mlč. A vyšli od něho všickni, kteříž stáli při něm.
20 Tehdy Ahod přistoupil k němu, (on pak seděl na paláci letním sám). I řekl mu Ahod: Řeč Boží mám k tobě. I vstal z stolice své.
21 Tedy sáhna Ahod rukou svou levou, vzal meč u pravého boku svého a vrazil jej do břicha jeho,
22 Tak že i jilce za ostřím vešly tam, a zavřel se tukem meč, (nebo nevytáhl meče z břicha jeho;) i vyšla lejna.
23 Potom vyšel Ahod přes síň, a zavřel dvéře paláce po sobě, a zamkl.
24 Když pak on odšel, služebníci jeho přišedše, uzřeli, a hle, dvéře palácu zamčíny. Tedy řekli: Jest na potřebě v pokoji letním.
25 A když očekávali dlouho, až se styděli, a aj, neotvíral dveří paláce, tedy vzali klíč a otevřeli, a hle, pán jejich leží na zemi mrtvý.
26 Ahod pak mezi tím, když oni prodlévali, ušel, a přešed lomy, přišel do Seirat.
27 A přišed k svým, troubil v troubu na hoře Efraim; i sstoupili s ním synové Izraelští s hory, a on napřed šel.
28 Nebo řekl jim: Poďte za mnou, dalť jest zajisté Hospodin Moábské, nepřátely vaše, v ruku vaši. Tedy táhli za ním, a vzavše Moábským brody Jordánské, nedali žádnému přejíti.
29 I pobili tehdáž Moábských okolo desíti tisíc mužů, každého bohatého a všelikého silného muže, aniž kdo ušel.
30 I snížen jest Moáb v ten den pod mocí Izraele, a pokoj měla země za osmdesáte let.
12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj.
14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj.
15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab.
16 Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro.
17 Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika.
18 Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn.
19 Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris:Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris:Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li.
20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris:Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo.
21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel,
22 ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo.
23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin.
24 Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris:Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto.
25 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero.
26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira.
27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili.
28 Kaj li diris al ili:Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri.
29 Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis.
30 Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj.