12Al siaj patrinoj ili diris: Kie estas pano kaj vino?Ili falis kiel vunditaj sur la stratoj de la urbo,Kaj eligis sian animon sur la brusto de siaj patrinoj.
13Kiun mi povas montri al vi, kun kiu mi povas kompari vin, ho filino de Jerusalem?Kiun similan mi povas montri al vi, por konsoli vin, ho virgulino-filino de Cion?Ĉar granda kiel la maro estas via malfeliĉo; kiu vin resanigos?
20Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere!Ĉu ie aliloke manĝis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn?Ĉu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?