1 Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.