Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Korintanoj 13:1-7

1 Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.