Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Pedro 3

1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj, 2 rigardante vian konduton kun timo ĉastan. 3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, la surmetado de vestoj; 4 sed la kaŝita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda kaj trankvila, kiu estas multevalora antaŭ Dio. 5 Ĉar tiel same ankaŭ, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj; 6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi fariĝis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

Veja também