1 Kaj Ĥana preĝis kaj diris:
Ĝojas mia koro pri la Eternulo,
Mia korno altiĝis pro la Eternulo;
Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj,
Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.
2 Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo;
Ĉar ekzistas neniu krom Vi,
Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
3 Ne parolu plu fieraĵon;
Malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo;
Ĉar la Eternulo estas Dio ĉioscianta,
Kaj Li starigis la aferojn.
4 La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata,
Kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.
5 Satuloj sin dungigas pro pano,
Kaj malsatuloj jam ne malsatas;
Senfruktulino naskis sep,
Kaj multinfanulino senfortiĝis.
6 La Eternulo mortigas kaj vivigas,
Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.
7 La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas,
Malaltigas kaj altigas.
8 Li levas malriĉulon el polvo,
El koto Li altigas senhavulon,
Por sidigi lin kun altranguloj,
Kaj tronon de gloro Li heredigas al li;
Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero,
Kaj sur ili Li starigis la mondon.
9 La piedojn de Siaj piuloj Li gardas,
Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo;
Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.
10 La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li;
El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili.
La Eternulo juĝos la finojn de la tero,
Kaj donos forton al Sia reĝo,
Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.