Pular para o conteúdo
Publicidade

1 Samuel 3:4-10

4 tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. 5 Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis. 6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu. 7 Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo. 8 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon. 9 Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko. 10 Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.