Publicidade

1 Samuel 6

1 La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filiŝtoj dum sep monatoj. 2 Kaj la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon. 3 Kaj tiuj diris: Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu ĝin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resaniĝos, kaj ekscios, kial ne foriĝas de vi Lia mano.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-29_22-07-56-