4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; 5 ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; 6 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7 Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto. 8 Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9 Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
Publicidade
Publicidade