1 Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. 2 Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; 3 se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. 4 Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. 5 Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.
Publicidade