Publicidade

Apocalipse 21

1 Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio; 4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-19_11-20-24-