1 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu:
Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva. 2 Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio.