42 Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj:
Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn
Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?
43 Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ
Kaj la stelon de la dio Refan,
La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili;
Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon.