Publicidade

Deuteronômio 22

13 Se iu prenos edzinon kaj envenos al ŝi kaj ekmalamos ŝin, 14 kaj li akuzos ŝin kalumnie kaj kurigos pri ŝi malbonon famon, kaj diros: Ĉi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimiĝis al ŝi kaj ne trovis ĉe ŝi virgecon: 15 tiam la patro de la junulino kaj ŝia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejaĝuloj de la urbo al la pordego; 16 kaj la patro de la junulino diru al la plejaĝuloj: Mian filinon mi donis al ĉi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis ŝin; 17 kaj jen li akuzis ŝin kalumnie, dirante: Mi ne trovis ĉe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaŭ la plejaĝuloj de la urbo.

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_19-25-13-