7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi venigos ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaŭ vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuraĝon.
Publicidade