Pular para o conteúdo
Publicidade

Eliro 3:1-6

1 Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb. 2 Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas. 3 Kaj Moseo diris: Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas. 4 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetaĵo, kaj diris: Moseo, Moseo! Kaj tiu diris: Jen mi estas. 5 Kaj Li diris: Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 6 Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.