Pular para o conteúdo
Publicidade

Genezo 12:1-4

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. 2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 3 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero. 4 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran.

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.