1 Tiam Jozef ne povis plu sin deteni antaŭ ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ li, kaj li ekkriis: Elirigu ĉiujn for de mi. Kaj neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj. 2 Kaj li laŭte ekploris, kaj aŭdis la Egiptoj, kaj aŭdis la domo de Faraono. 3 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi estas Jozef; ĉu mia patro vivas ankoraŭ? Sed liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li.