5 Sed nun ne afliktiĝu, kaj ne bedaŭru, ke vi vendis min ĉi tien; ĉar por la savo de via vivo Dio sendis min antaŭ vi. 6 Ĉar nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando, sed ankoraŭ dum kvin jaroj ne estos plugado nek rikoltado. 7 Kaj Dio sendis min antaŭ vi, por vin restigi sur la tero kaj por konservi vian vivon per granda savo. 8 Sciu do, ne vi sendis min ĉi tien, sed Dio; kaj Li faris min patro al Faraono, kaj sinjoro super lia tuta domo, kaj reganto super la tuta Egipta lando.