3 Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj. 4 Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn. 5 Tial, venante en la mondon, li diris:
Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras,
Sed korpon Vi preparis por mi;
6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.
7 Tiam mi diris: Jen mi venis
(En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi),
Por plenumi Vian volon, ho Dio!
8 Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo), 9 tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam.