Pular para o conteúdo
Publicidade

Hebreus 12

5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj:

Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo,

Nek svenu, riproĉate de Li;

6 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas,

Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.

7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? 8 Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. 9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj.

Veja também