Pular para o conteúdo
Publicidade

Jesaja 40

28 Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla. 29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30 Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.

Veja também