1 En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin. 2 Oni raportis al la domo de David, dirante: La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
3 Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj, 4 kaj diru al li: Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 6 Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la filon de Tabeel. 9 Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
12 Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon. 14 Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel. 16 Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj.