12 Sed eĉ nun ankoraŭ la Eternulo diras: Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj ĝemegado; 13 disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; ĉar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.