3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. 4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. 5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.
14 Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas
27 Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.