7 Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. 8 Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: 9 rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; 10 rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; 11 rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.
Publicidade
Publicidade