13 Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14 Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; 15 kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; 16 kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17 La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis.
Publicidade
Publicidade