31 Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu. 32 Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias. 33 La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi? 34 Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.