Publicidade

Josué 6

1 (Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.) 2 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn. 3 Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj. 4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. 5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo. 7 Kaj li diris al la popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo.

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-06-28_14-13-17-