36 Kaj Gideon diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi diris, 37 en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi diris. 38 Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo. 39 Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estu roso. 40 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.
Publicidade