Pular para o conteúdo
Publicidade

Luko 13

12 Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. 13 Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion. 14 Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago. 15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? 16 Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.

Veja também