Pular para o conteúdo
Publicidade

Lucas 2

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. 2 Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3 Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. 4 Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, 5 por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda.

Veja também