8 Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. 9 Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. 10 Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;