40 Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. 41 Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. 42 Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43 Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.