1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2 Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn. 3 Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo — nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie ekvojaĝu. 5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili. 6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la evangelion kaj sanigante.