21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
22 Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
23 Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.