Pular para o conteúdo
Publicidade

Marko 1

1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:

Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,

Kaj li preparos vian vojon;

3 Voĉo de krianto en la dezerto:

Pretigu la vojon de la Eternulo,

Rektigu Liajn irejojn;

4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. 5 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero , konfesante siajn pekojn. 6 Kaj Johano estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. 7 Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. 8 Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

9 Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el de Galileo, kaj estis baptita de Johano en . 10 Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; 11 kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

12 Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13 Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.

14 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, 15 kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

16 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de , ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 17 Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. 18 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 19 Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de , kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn. 20 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. 22 Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. 23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24 dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. 25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. 26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. 27 Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28 Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.

29 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. 30 Sed la bopatrino de kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi; 31 kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.

32 Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. 33 Kaj la tuta urbo kolektiĝis ĉe la pordo. 34 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.

35 Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis. 36 Kaj kaj liaj kunuloj elserĉis lin; 37 kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Ĉiuj vin serĉas. 38 Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi venis. 39 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41 Kaj kortuŝite, li etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita. 42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura. 43 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44 kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. 45 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el ĉie.

Lugar Bíblico
Rio / Ribeiro
Jordão
Hoje: Rio Jordão
ἸορδάνηςIordanēsיַרְדֵּןyarden
Jordão é o rio em cujo meio Josué ergueu doze pedras, onde pararam os sacerdotes que levavam a arca da aliança. A fronteira da terra descia ao longo do rio até o mar Salgado (Josué 4:9).
31,76° N, 35,56° L
Citado em 202 versículosTb.: rio Jordão
Ver página completa
Lugar Bíblico
Cidade / Povoado
Nazaré
Hoje: Nazaré, Israel
ΝαζαρέθNazareth
Nazaré é a cidade da Galileia onde Jesus foi criado e onde, num sábado, ele entrou na sinagoga e se levantou para ler (Lucas 4:16).
32,70° N, 35,30° L
Citado em 32 versículosTb.: Nazareno
Ver página completa
Lugar Bíblico
Rio / Ribeiro
Jordão
Hoje: Rio Jordão
ἸορδάνηςIordanēsיַרְדֵּןyarden
Jordão é o rio em cujo meio Josué ergueu doze pedras, onde pararam os sacerdotes que levavam a arca da aliança. A fronteira da terra descia ao longo do rio até o mar Salgado (Josué 4:9).
31,76° N, 35,56° L
Citado em 202 versículosTb.: rio Jordão
Ver página completa
Pessoa
G4074
Pedro
ΠέτροςPétrosכֵּיפָאkeyfa
Pedro, chamado Simão, pescador da Galileia, foi um dos doze apóstolos; confessou Jesus como o Cristo, negou-o três vezes e depois pregou no Pentecostes (Mateus 16:16).
Significado: “Pedra, rocha”
Ver página completa
Pessoa
G2199
Zebedeu
ΖεβεδαῖοςZebedai͂osזַבְדִּיzavədiy
Zebedeu, pescador da Galileia, foi o pai dos apóstolos Tiago e João, que deixaram o barco e o pai para seguir Jesus (Mateus 4:21).
Significado: “O Senhor concede”
Ver página completa
Pessoa
G2199
Zebedeu
ΖεβεδαῖοςZebedai͂osזַבְדִּיzavədiy
Zebedeu, pescador da Galileia, foi o pai dos apóstolos Tiago e João, que deixaram o barco e o pai para seguir Jesus (Mateus 4:21).
Significado: “O Senhor concede”
Ver página completa
Pessoa
G4074
Pedro
ΠέτροςPétrosכֵּיפָאkeyfa
Pedro, chamado Simão, pescador da Galileia, foi um dos doze apóstolos; confessou Jesus como o Cristo, negou-o três vezes e depois pregou no Pentecostes (Mateus 16:16).
Significado: “Pedra, rocha”
Ver página completa
Pessoa
G4074
Pedro
ΠέτροςPétrosכֵּיפָאkeyfa
Pedro, chamado Simão, pescador da Galileia, foi um dos doze apóstolos; confessou Jesus como o Cristo, negou-o três vezes e depois pregou no Pentecostes (Mateus 16:16).
Significado: “Pedra, rocha”
Ver página completa
Pessoa
G4074
Pedro
ΠέτροςPétrosכֵּיפָאkeyfa
Pedro, chamado Simão, pescador da Galileia, foi um dos doze apóstolos; confessou Jesus como o Cristo, negou-o três vezes e depois pregou no Pentecostes (Mateus 16:16).
Significado: “Pedra, rocha”
Ver página completa
Todos os capítulos de Marko 16
  1. 1
  2. 2
  3. 3
  4. 4
  5. 5
  6. 6
  7. 7
  8. 8
  9. 9
  10. 10
  11. 11
  12. 12
  13. 13
  14. 14
  15. 15
  16. 16

Estes versículos te tocaram? Ore agora!

+581 estão orando agora.

Junte-se à corrente de oração.