23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24 dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. 25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. 26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
Publicidade