Pular para o conteúdo
Publicidade

Marcos 11

1 Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 2 kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin. 3 Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien. 4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin. 5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon? 6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi. 8 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj. 9 Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; 10 Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du.

Veja também