1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. 2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. 3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. 4 Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. 5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
Publicidade